Pozvání na řádnou valnou schůzi spolku Esperantista klubo, Brno

Transkript

Pozvání na řádnou valnou schůzi spolku Esperantista klubo, Brno
Pozvání
na
řádnou valnou schůzi
spolku Esperantista klubo, Brno
která se koná v neděli dne 22. března 1931 o 8 hod.
dopoledne v salonku Živnostenské rady, Veveří 5.
Program:
1. Zahájení
2. Čtení posledního zápisu valné schůze.
3. Zpráva jednatele.
4. Zpráva pokladníka.
5. Zpráva knihovníka.
6. Zpráva revisorů.
7. Projednání doplňků a změn ve stanovách.
8. Volby.
9. Různé.
Nebude-li v označenou dobu aspoň třetina
členů přítomna, koná se druhá valná schůze o hodinu později
za každého počtu přítomných.
Členové dluhující příspěvky za rok 1930 ztrácí
volební právo. Dlužnou částku možno zaplatiti při
valné hromadě.
Výbor
Bezplatný
KURS ESPERANTA
pořádá
Esperantský klub
Brno – Veveří 28
2. února,
20 hod.
Dotazy zasílejte na hořejší adresu.
_______________________________
Klubovní schůzky pravidelně
každé úterý (20 hod.)
HOTEL PASSAGE,
hosté vítáni
Box 1
S-ro Gargula per siaj humoraj monologoj (li estis ebriulo, pipkolektanto kaj fotografo) amuzis
kaj rigardis nin. S-o Šamla denove majstre ludis sur sia violono kaj s-o Strejček elsorĉis
sonojn agrable harmoniajn kaj fortajn el sia fluto. Ni ne forgesu ankaŭ la citerorkestron kaj
aparte menciu la propagandan scenon luditan de s-ino Nečasová, f-ino Jedličková, s-o Nečas,
s-o Baďura kaj s-o Šamla. Rememorante la vesperon, mi iom hontas. Ĉar mi ne nur nenion
pagis por la eniro, sed – aĉetante tri lotbiletojn, por almenaŭ parte pagi per la ĝuo havita – mi
gajnis trifoje. Tion oni nomas porka feliĉo! (Efektive mi gajnis ankaŭ argilan porketon). E.S.
Ĝenerala kunveno. Dimanĉe, la 22-an de Marto okazis la ĉi-jara ĝenerala kunveno. La
raportoj montris, ke en la lasta jaro nia agado plivastigis. Ni akiris monon por nia kaso, novajn
librojn por nia biblioteko, novajn membrojn por niaj kunvenoj, grandan tabulon ĉe la
stacidomo kaj ni regule eldonadis – ĉiam duan monaton – nian Bultenon. La ĝenerala
kunveno akceptis novajn statutojn, kaj elektis novan estraron, kiu konsistas nun el: s-o
inspektoro Baďura (prezidanto), s-io M. Strejčková (vic-prezidanto), s-o J. Vondroušek
(sekretario), s-o J.Poláček (kasisto), s-o Al. Strejček (bibliotekisto), s-oj Rud. Nečas, J. Topič,
M. Urban (asesoroj).
Anstataŭantoj: s-oj Ad. Nečas kaj E. Sonnenfeld. Revizoroj: s-oj J. Jeřábek kaj J. Válka.
Intergrupa kunlaborado. La 24-an de Aprilo okazis interparolado pri komuna laborado de la
lokaj tri Esperanto-societoj (ĉeĥa, germana kaj katolika) en divarsaj komuninteresaj aferoj,
kiel ekz. interveno ĉe ŝtatoj kaj publikaj administrejoj, komuna afiŝado de kursoj,
interŝanĝado de gazetoj ktp. Oni priparolis la principojn de tia kunlaborado, regulaj kunvenoj
(ĉiumonate aŭ ĉiudumonate) de speciale rajtigitaj delegitoj (tri po societo). Pri aferoj tuŝantaj
la kason de la kluboj, oni devas sufiĉe frue sendi anoncon al la kluboj, por ke ili povu doni
direktivojn al siaj delegitoj. Decidoj povas esti faritaj nur unuanime. – Bedaŭrinde la
priparolon ne povis ĉeesti samideanoj el la katolika klubo, sed ni estus konvinkitaj, ke ili
partoprenos en tiu utila laboro. Tial ni decidis aranĝi la unuan efektivan intergrupan
kunvenon, la 11-an de Junio en la ejo de la katolika grupo, se tiu konsentos. Estos priparolataj
jenaj aferoj: komuna afiŝado, organizo de la paroladoj, kiuj faros en Oktobro en nia urbo la
Kalifornia samideano Scherer kaj similaj demandoj.
Esperanto inter la Policistaro. La polica prezidanto de Berlino, s-o Grzeszinski eldonis
dekreton celanta varbi policistojn al partopreno de Ĉe-metodaj Esperanto-kursoj. En Januaro
estis aranĝitaj 3 kursoj por policistoj, la ejo estis disponigita senkoste kaj la kurson pagis la
prusa ministerio por enlandaj aferoj. – La belgaj policistoj scipovantaj Esperanton portas
blazoneton sur la brusto, le germanaj rubandon ĉirkaŭ la maniko, en nia urbo kaj en Aŭstrio
tabuleton. En Antverpeno (Belgujo) granda nombro de policistoj portas tian blazoneton.
Kiel perfektiĝi en Esperanto?
Por ellerni Esperanton perfekte, oni ne bezonus multe kaj pene lerni, sufiĉas regule viziti la
klubajn kunvenojn, diligente partopreni en la diskutado kaj legi Esperantajn gazetojn:
„Progreson“, la organon de la ĉeĥoslovaka Esperanto-asocio, „Esperanton“ de Universala
Esperanta Asocio (U.E.A.) kaj la ĉiusemajnan „Heroldon de Esperanto“. La laste nomitan
gazeton oni povas ankaŭ regule legi en kafejo „Slavia“.
Traduka teksto.
Anglický klid. Tázali se ve společnosti Angličana, který dlel dlouho v Indii a lovil tam tygry,
je-li to zábava a radost. „Nó-o, je to zajímavý sport“, odpověděl, „dokud honíte tygra Vy;
honí-li však Vás, má to také své stinné stránky!“
Humoraĵo.
Paciento: „Ĉu vi povas kuraci mian ronkadon? Mi tiel laŭte ronkas, ke mi mem vekiĝas de
tio.“
Kuracisto: „En tiu okazo mi konsilus al vi dormi en alia ĉambro.“
La Bulteno aperos kelkfoje dum jaro, laŭ bezone. – Redaktoro: Ernest Sonnenfeld.
Eldonanto: Esperantista klubo en Brno, Veveří 28. – Hektografas: Alois Strejček
Enkomputiligis: Bohumila Trzosová, 2012-01-20, Brno

Podobné dokumenty

Esperantská dramata

Esperantská dramata HEIDE, Zora: Ni komedietas (Hrajeme komedie, 1971) HILLER, Feliks; Ho, tiuj Fremduloj (Ach, ti cizinci, 1923) HOHLOV, Nikolas: La morto de la delegito de U.E.A. (Smrt delegáta UEA, 1924) INGLADA, V...

Více

Informa Bulteno de la Esperantista klubo en Brno N

Informa Bulteno de la Esperantista klubo en Brno N pri Esperanto kaj Zamenhof. D-ro Privat, invitita de Gandhi, poste forvojaĝis kun li al Hindujo kaj jam faris tie kelkajn prelegojn pri Esperanto en universitatoj kaj aliaj oficialaj institucioj. L...

Více

Esperantské romány

Esperantské romány MUNNS, Donald W.: Londonanidoj (Londýňata, 1946); román napsaný 14letým chlapcem, který s jinými dětmi musel za války odejít na venkov (o rok později zemřel v roce 1945) NEMERE, István: La fermita ...

Více

BULTENO de E sperantista K luboen B rno Bulletin Klubu

BULTENO de E sperantista K luboen B rno Bulletin Klubu Vojaĝo interne de mia ĉambro (Maistre) Vole ... novele (Schwartz) Almetajo n-ro 4

Více

Nejvýznamnější překlady do esperanta

Nejvýznamnější překlady do esperanta Simenon: La flava hundo (Žlutý pes) - Luez Simenon: Amiko el junaĝo de Maigret (Přítel z Maigretova mládí) - Luez

Více

La Ondo

La Ondo kazo, bv. sciigi tion al la supre menciita retadreso, ke mi povu vin re-aldoni en la dissendoliston. Krome ne forgesu, ke necesas informi min pri eventuala ŝanĝo de retadreso, por ke vi daŭre ricev...

Více

1972-01 (96)

1972-01 (96) por la evoluo de la homa penso? - Estos lotumitaj valoraj premioj, inter ili dektaga rondvojaĝo tra Pollando. La leterojn en kovertoj signitaj per la vorto "Konkurso" oni sendu al Polskie Radio, Va...

Více